Nacia forsto

naciaj arbaroj kaj greslandoj en Usono (koloroj: verda naciaj arbaroj, bruna rezervejoj
nacia arbaro Tongass en Alasko

Nacia forstonacia arbaro en Usono estas arbaro sub kontrolo de la federacia registraro, kiu estas administrata de la Usona Forsta Servo. La naciaj forstoj estas uzataj ankaŭ per arbara mastrumado.

La nacia forsta sistemo baziĝas sur leĝo el la jaro 1891. La iniciativo por tiu leĝo ekis de komercistoj kaj terposedantoj en la regiono ĉirkaŭ Los Angeles, kiuj kritikis la domaĝojn en la montaro San Gabriel fare de ranĉeroj. Hodiaŭ ekzistas en Usono 155 naciaj forstoj kun entute ĉirkaŭ 769.000 km² . la areo estas pli granda ol Germanujo, Polujo kaj Aŭstrio kune. La plej granda parto de la naciaj forstoj troviĝas en okcidenta Usono, precipe en Colorado, Idaho, Montano kaj Kalifornio. Nur ĉirkaŭ 13 % troviĝas oriente de la rivero Misisipo. La plej granda arbaro kun ĉirkaŭ 69.000 km² estas la Tongass en Alasko.

La Naciaj Forstoj ne inkludas nur arbarojn. Tiuj areoj oriente de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj estas ofte rearbarigo de lando, kiu iam estis en posedo de privatuloj kaj nun estas en posedo de la federacio por ekesti tie arbaro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search